Zamenhof en tempo de blokĉeno- cifereca Homaranismo

in #esperanto6 years ago (edited)

Plej multaj homoj ligas la nomon Ludoviko Zamenhof kun la projekto de la internacia lingvo Esperanto. Sed Homoj, kiuj pli okupiĝas pri la personeco de lingvoinicianto, scias ke Esperanto estis nur rimedo por atingi lian pli grandan projekton, nome la unuiĝon de la homaro. Zamenhof iam diris “Efektive Homaranismo estis la objekto de mia vivo. Mi cedis ĉion por ĝi.”


Pro siaj fruaj spertoj kiel Judo en tempo de antisemitaj propagando kaj pogromoj en cara Rusujo, li komprenis, ke homoj bezonas iun kunigintan instancon aŭ framon, sub kiu ĉiuj anoj de diversaj religioj povus renkontiĝi.
Sed antaŭe li pensis pri reformiĝo de la tradicia Judaismo. Zamenhof kredis, ke sen tiu malkutima vestaĵaj kodo kaj purigaj postuloj judoj ne plu estus viktimoj de malamo kaj pogromoj. Kiel studento li ankaŭ subtenis la ideon pro zionismo. Post kiam li rezignis tiun projekton, kiu celis sole al solvo de juda problemo, li trovis en la malnovaj instruaĵoj de juda erodiciulo Hillel pli grandan koncepton. Lia konata Ora Regulo: Kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same” estiĝis la bazo de la pripensoj de Zamenhof. En 1906 li publikigis sub la nomo Homoranismo siajn ideojn. Li celis al forigo de aparte juda trajto kaj maksimuma neŭtraligo de la koncepto. Esperanto kiel neŭtrala lingvo estis rimedo por tio.

En “Deklaracio” li priskribas la koncepton. Jen la plej karakterizaj kaj gravaj, la du unuaj punktoj de ĝi

  • Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.
  • Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. ĉiun ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

En la deka dogmo de sia deklaracio Zamenhof parolas pri religio. En la lasta alineo li emfazas ke ĉiu homo apartenas al diversa religio, ĉar ili naskiĝis en tiu. Laŭ li, la esenco de ĉiuj religioj estas la sama, kaj ili distingiĝas unu de alia nur per legendoj kaj moroj, kiuj ne dependas de persona elekto de homo. Religiaj moroj, kiuj prezentas la solan diferencon inter religioj estas la sola kaŭzo de religia malamo inter la homoj. Ili estas donitaj ne de Dio, sed de homoj, li aldonas. Per konstanta reciproka komunikiĝado li volas, ke la homaranoj siaj diversformaj religiaj moroj iom post iom cedu al moroj komunaj, neŭtrale-homaj. Bedaŭrinde tiu projekto de Zamenhof nur postvivis en la arkivoj de la historio kaj en la mondo furoras religia fundamentismo kaj malamo inter diversaj etnaj grupoj.

Nu, kio do estas la ligilo al la nuntempo?

Atendu! La mondo nuntempe estas tre malsama ol antaŭ cent jaroj, la tutmondiĝo alportis al ni pli grandan konscion pri la interkuniĝeco de la homaro, kaj kun tio ankaŭ la uzo de la angla kiel kvazaŭ universala lingvo. Interreto kaj ĉiuj novaj teknologioj multhelpis tiun aferon. Per la plej nova teknika revoluciaĵo de la blokĉeno, la ideo de Zamenhof eble revigliĝas.

Je la 19-a majo en Nova Muzeo en Novjorko la Ethereum-evoluisto kaj agnoskinta ateisto Matt Liston enkondukis projekton 0xΩ, bazita je Ethtereum-blokĉeno.

Laŭ li blokĉeno ebligas, ke homoj kaj maŝinoj trovu konsenton. Li volas doni framon por ĉiuj religioj kaj ĉiuj diversaj kredodogmoj per plej nova teknologio. Per blokĉeno oni povas ĝisdatigi kaj demokratigi la kredo-komunumon sen iuj regantaj religiaj aŭtoritatoj kiel iuj pastroj aŭ la papo. En la Ethereum Plena- Nodo (la bazo) troviĝas kiel fundamento ĉiuj religiaj dogmoj kiel en la tradiciaj sanktaj skribaĵoj, nur kun la diferenco, ke ili estas travideblaj kaj eĉ ŝanĝeblaj. Imagu la avantaĝon de tiu rimedo, kiu estas uzebla por dokumentado de pagitaj preĝejaj impostoj aŭ monaj donacoj. Kio okazus al la Vatikano, kiam ĉiuj katolikoj povus sekvi la vojon de sia mono? La blokĉeno estas neforgesebla kaj nemanipulebla. 0XΩ provizas seneraran dokumentadon de iu ajn religia aŭ financa historio.

Liston mem ne rigardas sin kiel ĉefo de sia platformo aŭ kiel profeto. Same kiel Zamenhof rezignis iujn rajtojn pri sia projekto, Liston ankaŭ asertas, ke li ne profitos finance de 0xΩ kaj eĉ planas mem donaci al la projekto, kiam ĝi estas oficiale lanĉita ĉi-jare. Ĉu tiu nova "religia platformo" estas jam la plenumo de la vizio de Zamenhof? Nu ni devas atendi, ĉu kredantoj tutmonde uzas ĝin jam baldaŭ.

Dankon pro via vizito kaj voto. Bonan tagon al vi !
Sort:  

Ĉi tio estas tre interesa komparo. Mi kredas, ke ambaŭ Zamenhof kaj Liston estas idealistoj kaj utopistoj, sed ambaŭ en bona sento. Tamen, mi ne kredas, ke vi povas krei religion tiel simple nur ĵus deklarante tion. Kaj ĉi tiu demokratia blokĉeno religio estas interesa ideo -Potenci al la homoj ne al la klerikoj
E_67

Have some manna:
https://www.mannabase.com/?ref=22370a5574

Bonan tagon!

Are you talking about the inventor of Esperanto and Etherium?!
The news about Eos is not too good!

Cheers.

Yes, Esperanto was only one step on the way to his much bigger project Homaranismo, kind of unifying religious philosophical framework. This idea came alive again just recently in NewYork...
By the way, you can use google translate :-) to find out more. maybe I should translate this post into English. Homo= human; homaro=humanity; ano=member; -ismo= you will know. Esperanto is a bit like LEGO.
Have a beautiful day kaminchan!

Coin Marketplace

STEEM 0.30
TRX 0.11
JST 0.033
BTC 64243.42
ETH 3152.93
USDT 1.00
SBD 4.28