WLAN/ Wi-Fi

in #wlan5 years ago (edited)

What is wrong with WLAN / Wi-Fi? Nothing! It belongs to modern life like computers and mobile phones. It is available in shopping malls, coffee shops, planes and even in our bedrooms. After losing a dear friend because of brain cancer, I thought I should dig deeper and see if there is something we are not really aware of concerning this convenient technology. (eo)

Kio estas malĝusta pri WLAN / Wi-Fi? Nenio! Ĝi apartenas al moderna vivo kiel komputiloj kaj poŝtelefonoj. Ĝi estas havebla en komercaj centroj, kafejoj, aviadiloj kaj eĉ en niaj dormĉambroj. Post perdi karan amikon pro kancero de cerbo, mi pensis, ke mi pli profunde rigardu, ĉu estas io, pri kiu ni ne vere atentas koncerne tiun oportunan teknologion.

WLAN (angl. Wireless Local Area Network), senkabla loka area retejo funkcias per elektromagnetaj radioj, same kiel la mikroonda forno. Ĝia frekvenco estas 2,4 GHz kaj kun pulsado de 10 Hz. Tio egalas je 100.000 mikrovato ĉe distanco je 30 cm de la ret-alirilo(angl. router). La ret-aliro estas ilo por aliri interreton.
Temas do pri elektromagneta radiado, kiu ankaŭ ekzistas en la naturo, ekz. kiel la videbla sunlumo, infa-ruĝa sunlumo, kosmaj mikroondoj aŭ radioj de terelementoj. Por la vivo de nia terglobo nepre necesas geomagnetika kampo ĉirkaŭanta nian planedon. Ĉiuj tiuj radiadoj konsistas el sinusaj ondoj, kiuj estas tre flekseblaj kaj adapteblaj. La meza geomagnetika kampo mezuras ankaŭ 10 Hz. Tiu frekvenzo estas nomita Schumann resonanco, kaj ĝi egalas al la ondaj frekvencoj de nia cerbo. Dum milionjara evoluo la homa cerbo adaptiĝis al la ĉirkaŭa frekvenco. Sed la homfaritaj elektromagnetaj radioj efektive ne estas sinusaj ondoj, sed impulsoj, kiuj estas tre rigidaj kaj interrompas la naturajn frekvencojn. Polarizacio estas ilia ĉefa eco. Dum longa uzado de tiu 10 Hz pulsado de WLAN-radiado, la biologia aktiveco, aparte de la cerbomembranoj pligrandiĝas, kaj estiĝas streco, oksidativa streco.

Kiam oni dum longa daŭro estas ekspoziciata al tiu radiado, seriozaj malsanoj povas disvolvi, kiel depresio aŭ degenerativa cerba malsano. Tio estas problemo aparte por altsentemaj personoj, infanoj kaj olduloj. La cerbo evoluigas streco-memoron, simila al doloro-memoro ĉe pacientoj kun amputita kruro. Do, eĉ se la kaŭzo de doloro ne plu ekzistas, ĝi daŭras. Same okazas kun la stresosimptomoj en la cerbo. Eĉ se ni ne daŭre uzas WLAN, la cerbo estas negative influita de ĝi. Pro tio la entreprenoj, kiuj produktas ret-alirilojn ja atentigas pri la danĝeraj efikoj de siaj produktoj: Ne starigu ilin proksime de dorm- aŭ infanĉambroj ktp. Simile ni legas sur cigaredopakaĵo, ke fumi mortigas.

Jam la konata profesoro pri neŭrofiziologio Prof.Dr. Karl Hecht atentigis pri la malzorgema uzado de WLAN aplikaĵoj. Ja ekzistas intertempe sufiĉe vasta aro da sciencaj esploroj pri tio. La germana biologisto Isabel Wilke pasintjare publikigis revizon pri pli ol cent sciencaj artikoloj, kiuj traktas la uzadon de 2,4 GHz radiado. La verkaĵo, havebla en la germana kaj la angla, nomiĝas: Biologia kaj patologia efiko de 2,4 GHz radiado sur ĉeloj, fekundeco, cerbo kaj konduto: https://www.emfdata.org/de/studien/detail&id=439.

Mezuraj valoroj de la sekurecaj normoj diferencas inter diversaj ŝtatoj, eĉ ene de EU. Ekzemple Austrio aŭ Svislando ne permesas tiom altaj mezuraj valoroj kiel Germanio por WLAN-apliko. Sciencistoj kaj kuracistoj avertas kontraŭ senzorga uzado. Ili kontraŭas la enkondukon de tiu teknologio en lernejoj kaj malsanulejoj kaj prefere vidas uzadon de kablaj aplikoj anstataŭ. Ĉu la fakto, ke germanuloj laŭ iu internacia enketo estas la plej stresitaj homoj tutmonde, rilatas ankaŭ al WLAN radiado? Aldoninda estas la senzorga uzado de poŝtelefono kaj tekokomputilo.

Dankon pro via atento kaj voto. Bonan penseman kaj ĝojan tagon al vi!


Sort:  

Ve, jen maltrankviliga kvankam grava k. necesa informaĵo. Mi ankaŭ aŭdetis iomete pri la afero antaŭe sed ĝis nun ne havis la detalan klarigon.

En mia hejmo funkcias sendrata retejo pro la granda nombro de familianoj ĉi tie uzantaj interreton. Mi nun provos trovi dratan alternativon.

Bone, bone! Ĝis nun mi ne vere atentis pri tiu afero, sed lastatempe mi pli kaj pli sentiĝis iom laca, mia kapo kiel presita, eĉ deprimita mia humoro, kaj ankaŭ miaj familianoj, aparte la infanoj ofte estas ekcititaj, stresitaj post tro da elektronika uzado. Do nesecas ŝanĝo! Dankon pro via komento!

Coin Marketplace

STEEM 0.36
TRX 0.12
JST 0.039
BTC 70223.87
ETH 3561.28
USDT 1.00
SBD 4.73