Kiu estis Frida Kahlo?

in #art6 years ago (edited)

548_acervo-banco-de-mexico-diego-rivera-frida-kahlo-museums-trust.jpeg

*Tiu ĉi estis raporto, kiun mi skkribis antaŭ iom da tempo. Mi amegas tiun pentristinon, kaj mi amegis verki pri ŝi! Mi esperas ke vi same ĝuu! *

Magdalena Carmen Frieda kahlo y Calderon (06.07.1907 – 13.07.1954) -Tiu estas la nomo de tiu al kiu mi omaĝos tiu ĉi foje. Pli konata kiel Frida Kahlo, ŝi estas fama meksika pentristino nuntempe. Ŝi naskiĝis en Coyoacán proksime de Ciudad de Mexico, en la domo de ŝiaj gepatroj, nomata “La Blua domo”. Ŝia patro, Guilhermo Kahlo, estis germandevena luterano alvenite en Meksiko kiam li havis 19 jarojn, kaj de tiam sekvis karieron kiel fotisto kaj artisto laŭ la lastaj historiaj esploroj. Kaj ŝia panjo, Matilde Gonzales y Calderón, estis fervora katolikisto kiu havis hispanan kaj indiĝenan devenon. Ambaŭ edziĝis tuj post la forpaso de la unua edzino de Guilhermo, dum naskiĝo de ilia dua filino. Malgraŭ la malfeliĉa edziĝo, ili havis 4 filinojn kaj unu fraton kiu forpasis post kelkaj tagoj de lia naskiĝo - Frida estis la tria. Aldone, estis la aliaj du pli maljunaj duonfratinojn, kio kreis tre virinan etoson en ŝia domo. Tamen, dum granda parto de ŝia vivo ŝi estis tre ligita al la patro.

La vivo de Frida estis tre markita de malsanoj kaj suferoj. La unua kiu trafis ŝin, estis la Poliomjelito kiam ŝi estis apenaŭ 6 jaraĝa. Tio komencigis seriojn de lezoj, akcidentoj kaj operacioj kiuj devigis ŝin resti surlite dum 9 monatoj. Tio lasis ŝian dekstran kruron multe pli maldika ol la maldekstra. Tiel, unu el la temoj de ŝiaj pentraĵoj estos la soleco de ŝia infanaĝo, kaŭzita de ŝia ne kapablo akompani la aliajn infanojn pro la movlimigo. Dum ŝia rilato kun la panjo ne estis tiom bona, la rilato kun ŝia patro estis plena de amo kaj proksimeco, ĉefe post la malsano pro tio ke li estis tiu kiu apogis ŝin kaj gvidis ŝin al ekzercado.

La 17-an de septembro de 1925. Tiu tago ŝi neniam plu forgesus dum la tuta resto de ŝia vivo. Revante hejmen kun ŝia tiama fianĉo Alejandro, ŝi subite havis sian buson surveturigita de tramo. Ŝi havis plurajn partojn de la korpo rompigitaj, kaj eĉ stango trapasis de ŝia maldekstra kokso ĝis eliri tra vagino. Nigrehumore, ŝi komentis ke estis malhumana maniero per kiu ŝi perdis virginecon. Do, ŝi denove estis devigata resti surlite por longa tempo. Cetere, la kuracisto devigis ŝin uzadi ortopediaj korsetoj el gipso de diversaj tipoj, kiel ankaŭ diversaj mekanismoj por streĉigado. Post tio, ŝi vidis en la pentrado iun manieron regi kaj majstri ŝian sorton.

Frida komencis engaĝiĝi ĉe la komunisma partio, kaj konis tiam Trina Modosti, kiu prezentis ŝin al la fama artisto Diego Rivera. Li estis jam estis sufiĉe fama tiam. Kaj, je iu supriza vizito de Frida, cele montri al li ŝiajn pentraĵojn, ili ekis rilaton kiu kulminis en ilia edziĝo je la 21.08.1939. Malgraŭ la ŝancelado de ilia rilato pro la malfidelecoj de ambaŭ partoj, ili sukcesis komplementiĝi em pluraj aspektoj, kaj ambaŭ montris sian respekton, konsideron kaj influon de la alia en sia vivo. Ŝi loĝis dum iom da tempo en usono kun Diego, kio donis eblecon okazigi ŝian unuan ekspozicion kaj samtempe kreskigi la artan agnoskon pri ŝiaj pentraĵoj.

Ili revenis al Meksiko em 1933, kaj tiam Diego havis rilaton kun la pli juna fratino de Frida, nome Cristina. Do de tiam, ŝi komencis havieksterparajn rilatojn kun viroj kaj virinoj. Diego ege sufiĉe ĵaluzis ŝin, sed fine ili disiĝis. Sed, tio ne malhelpis ke ili daŭrigu la amikecon kaj kunlaboradon. Dum tiu tempo ŝi komencis suferi de deprimo, ĉefe pro la tranĉo de ŝia kruro pro gangreno. Je ŝia morto, ŝi estis feliĉa pro tio ke ŝi ne plu suferos. Sed, certe ŝi lasis sian markon en la mondo tra ŝiaj pentraĵoj – skuigaj, impresigaj, koloraj, vivaj. Estas ĉiam interesa sperto rigardi ŝiajn pentraĵojn. Oni ankaŭ povas trovi tre belan brazilan pri ŝia vivo. Malgraŭ nun vi jam konas pli pri ŝi, ĝi ja estas spektinda. Kaj ni celebru la monaton de la tago de la inoj! Bonan legadon kaj bonan spektadon al ĉiuj!

Sort:  

Ja vere , Frida Kahlo estis rimarkinda virino kaj aparta artisto! Aliaj homoj kun samaj sankondicioj eble rezignus pri tia malagrabla vivo, sed ŝi transformis tio al kreemo.
Ŝiaj bildoj iom faras min pripensi alian amerikanan tre kreeman virinon:
https://steemit.com/violetaparra/@johano/violeta-parra-la-granda-vo-o-de-sudameriko

Jes jes... ŝi ege ege kortuŝas min!!! :)
Dankon pro la konigo, mi informiĝos pri ŝi!

Kaj dankon min akompani Johano! hahahaha!

Coin Marketplace

STEEM 0.24
TRX 0.12
JST 0.030
BTC 69344.82
ETH 3616.21
USDT 1.00
SBD 3.19