My Name is Greta Thunberg .../ Mia nomo estas Greta Thunberg ...

in #climatechange5 years ago (edited)

Fifteen-year-old Swedish climate activist Greta Thunberg addressed the U.N. plenary last week in Katowice, Poland, condemning global inaction in the face of catastrophic climate change. (Esperanto) 

https://yp.scmp.com/news/international/article/111290/green-teen-greta-thunberg-demands-change-cop24-climate-talks

Dekvin-jara sveda klimata aktivulo Greta Thunberg, alparolas la U.N. renkontiĝon pasintsemajne en Katowice/ Pollando, kondamnante tutmondan mankon koncerne la katastrofan klimatan ŝanĝiĝon.

GRETA THUNBERG: "Mia nomo estas Greta Thunberg. Mi havas 15 jarojn, kaj mi estas el Svedio. Mi parolas nome de Klimata Justeco Nun!

Multaj homoj diras, ke Svedio estas nur malgranda lando, kaj ne gravas, kion ni faras. Sed mi eksciis, ke vi neniam estas tro malgranda por fari diferencon. Kaj se kelkaj infanoj povas ricevi ĵurnalajn ĉefliniojn tra la tuta mondo nur per ne iri al lernejo, tiam imagu, kion ni ĉiuj povus fari kune, se ni vere volus.
Sed por fari tion, ni devas paroli klare, ne gravas kiom malkomforta estus tio. Vi nur parolas pri verda eterna ekonomia kreskado, ĉar vi tre timas esti nepopulara. Vi nur parolas pri progresi per la samaj malbonaj ideoj, kiuj alportis nin al ĉi tiu aĉa situacio, eĉ kiam la sola sentiva ago estas, tiri la kriz-bremson. Vi ne estas sufiĉe matura por diri, kiel ĝi estas. Eĉ tiun ŝarĝon vi lasas al ni infanoj.
Sed mi ne zorgas pri esti populara. Mi zorgas pri klimata justeco kaj la vivanta planedo. Nia civilizacio estas oferita por la ŝanco de tre malgranda nombro da homoj por ke ili daŭrigi fari grandajn kvantojn da mono. Nia biosfero estas oferita tiel, ke riĉuloj en landoj kiel miaj, povas vivi en lukso. Estas la suferoj de multaj, kiuj pagas la luksojn de la malmultaj.

En la jaro 2078 mi festos mian 75-a naskiĝtagon. Se mi havas infanojn, eble ili pasigos tiun tagon kun mi. Eble ili demandos min pri vi. Eble ili demandos, kial vi ne faris ion ajn dum ankoraŭ estis tempo por agi. Vi diras, ke vi amas viajn infanojn super ĉio cetera, kaj tamen vi ŝtelas sian estontecon antaŭ siaj okuloj.
Ne ekzistas espero antaŭ ol vi komencas fokusadi pri tio, kio devas esti farita, prefere ol tio, kio estas politike ebla. Ni ne povas solvi krizon sen trakti ĝin kiel krizon. Ni bezonas teni la fosiliajn brulaĵojn en la grundo, kaj ni devas fokusi je egaleco. Kaj se solvoj ene de la sistemo estas maltroveblaj, tiam eble ni devu ŝanĝi la sistemon mem.

Ni ne venis ĉi tien por peti mondajn gvidantojn por zorgi. Vi ignoris nin en la pasinteco, kaj vi denove ignoros nin. Ni ne plu havas pretekstojn, kaj ne plu restas tempon. Ni venis ĉi tien por sciigi vin, ke ŝanĝo estas venanta, ne grave, ĉu vi ŝatas ĝin aŭ ne. La reala potenco apartenas al la homoj. Dankon"

Greta Thunberg jam konatiĝis per sia publika protesto, kiel ŝi forlasis la lernejon por tiri atenton pro la klimataj problemoj. Ŝia mallonga parolo estas klara kaj ĝusta. Ĝi estas trafa kritiko al nia socio, kie plenkreskuloj sole pensas pri si mem.

Dankon pro via vizito kaj voto. Agrablan tagon al vi!


Coin Marketplace

STEEM 0.28
TRX 0.13
JST 0.032
BTC 66256.11
ETH 3036.39
USDT 1.00
SBD 3.73