Ĉu la uzado de lingvo estus parto de la germana ŝtata konstitucio?

in #deutsch6 years ago (edited)


Ĉu la uzado de lingvo estus parto de la germana ŝtata konstitucio?

Kial ne? Tio jam estas la kazo de plej multaj eŭropaj ŝtatoj. En Germanio ekde 2005 estas proponita, ke la germana lingvo estu parto de konstitucio. Tiam plej multaj membroj de la parlamento ne volis sekvi la postulon. Ankoraŭ hodiaŭ tia ideo ŝajnas iom stranga, kaj eĉ naciisma por multaj homoj. La propono: „ La lingvo de Federacia Respubliko estas la germana. La kutimaj rajtoj de la regionalaj minoritaj lingvoj restas sentuŝitaj.“

Kial, vi eble demandas, necesas tia agado?

- Ĉar la germana estas pli kaj pli kaj elpuŝita el la altlernejoj anstataŭigita per kripla angla.
- Internaciaj kooperacioj en Germanio postulas, ke siaj dungitoj parolas la anglan.
- Pli kaj pli lingva miksitaj stultaĵoj disvastiĝas.
- Germanoj mem neglektas sian bonan lingvon.
- En la institucioj de EU la germana preskaŭ ludas neniun rolon, kvankam ĝi estas la plej uzita lingvo.

Antaŭ kelkaj tagoj okazis la "Germana Lingvo-Tago", organizita ekde 2001 de la asocio Deutsche Sprache e.V.
La ideo de ĝi estas "krei lingvan konscion kaj malhelpi la senkritikan uzadon de fremdaj vortoj, precipe superfluajn esprimoj de la angla kaj miksofrenezo." Krome, por veki la "senton de la beleco kaj esprimriĉeco de la germana lingvo". Krome, la tago devas plifortigi la volon "uzi bonan kaj kompreneblan germanan lingvon per parolado kaj skribado". La celo estas, "ke ni ŝatas nian propran lingvon, nur tiam ĝi estos prenita serioze eksterlande". Krome, la tago memoras "la egalecon de ĉiuj lingvoj".

Alia, lasta rimarko. Post pli ol dek jaroj de oficiala reformado de la germana, estas konstatebla, ke ĝi tute malsukcesis. En lernejoj infanoj nuntempe faras pli da eraroj ol antaŭ la reformo. Ankaŭ eldonejoj, verkistoj kaj ĵurnalistoj estas pli konfuzita ol certa je la uzado de sia propra lingvo.

Do, ŝajnas ke la germana ne estas en la plej bona stato. Sed la germana estas relative juna lingvo kompare ekz. al la franca aŭ la angla. Ĝi estiĝis en la unuiĝinta kaj moderna formo nur antaŭ proksime ducent jaroj. Kaj memoru, en ĉiu krizo kuŝas eblecon de nova vivo.

La germana estas tre bela kaj pensemtaŭga lingvo, kiu plaĉas ne nur al intelektuloj kaj verkistoj. Do evitu ni ĉiuj la germananglan (denglisch), germanaĉan aŭ kurtgermanan!

Dankon pro via atento kaj bonan tagon al vi!

Sort:  

En la Pollando vi iras al restoracio kaj menuo esto dulingva aux nur en la angla... Mi ne havas foton nun sed nie havas multajn reklamojn en oficejo el restoracioj/sportkluboj ktp. kaj en la angla. Mi ploras cxar tio detruas nian lingvon.

Vere malĝoja afero. Aparte aĉa estas la miksaĵoj de diversaj lingvoj. Mi efektive ŝatas la anglan, sed ankaŭ mia propra lingvo.

A kind of soup in can?! Must be an old label!
Going home with the soup!

Actually it is about buns not soup. The whole post deals with the german language and its increasing bad use as more and more english words come in. But I think this is a worldwide phenomenon.

I think languages will change a lot as more people go on line! Next decade we’ll be using computing languages to talk to each other!

Coin Marketplace

STEEM 0.29
TRX 0.12
JST 0.033
BTC 62934.09
ETH 3118.65
USDT 1.00
SBD 3.85