Vasili Eroshenko the Blind Passenger/ Vasilij Eroŝenko la blinda pasaĝero

in #eroshenko5 years ago (edited)

Usually, blind people are regarded as disabled, and the first common human reaction to such condition is compassion and pity, for they can‘t live their life to the fullest. But history has proven that handicapped people often can achieve amazing things like swimming without limbs or playing music in spite of being deaf. And they can live a fulfilling and happy life as ordinary people do. Vasili Eroshenko, born in 1890 in Czarist Russia, is one of those remarkable persons. As a four years old boy he caught measles and unluckily lost his eyesight, however, he managed to make a carrier as musician, political activist, teacher and writer. As a young man, he was influenced by the Russian anarchist Peter Kropotkin as well as by the Esperanto movement of the early 20th century. On his own, he travelled the world, published books i.a. in Japanese, Chinese and Esperanto… (eo)

Free picture, Portrait by Nakamura Tsune at the National Museum of Modern Art, Tokyo (1920)

Kutime, blinduloj estas rigarditaj kiel malkapablaj, kaj la unua komuna homa reago al tia kondiĉo estas bedaŭro kaj kompato, ĉar ili ne povas vivi sian vivon plenplene. Sed la historio pruvis, ke handikapuloj ofte povas atingi mirindajn aferojn kiel naĝado sen membroj aŭ fari muzikon malgraŭ esti surda. Kaj ili povas vivi ankaŭ plenan kaj feliĉan vivon kiel ordinaraj homoj.

Estis rakontita, ke iam juna virino fervoje vojaĝanta ie en Azio renkontis viron. Jam malheliĝis, kaj la wagono estis ne bone lumigita. La virino pensis, ke la pasaĝero apud ŝi estis dormanta, sed iumomente li alparolis ŝin, kaj estiĝis longa interesa konversacio, preskaŭ dum la tuta nokto. Antaŭ la internaj okuloj de la juna virino evoluis panoramo de diversaj foraj landoj, detale priskribitaj, rimarkindaj aferoj okazis, kaj aperis tiu aparta homo, kiu parolis kaj nun travivis ege interesan vivon, plenaj je aventuroj, politika agado, instruado, entreprenemo. Nur kiam haltis frumatene la trajno, kaj la bileta kontrolisto venis por helpi la pasaĝeron eltrajniĝi, la virino rimarkis, ke la homo estis blindulo. Estis Vasilij Eroŝenko.

Nu, kiu estis tiu homo? Vasilij Eroŝenko estas unu el tiuj rimarkindaj homoj, kiu spite de sia malavantaĝo atingis multe. Li naskiĝis je la 12-ade januaro 1890 en Obukova, en la ukraina parto de zarisma Rusujo. Kiel kvarjara infano de malhavanta familio lin kaptis la infektema malsano morbilo kaj malbonŝance li blindiĝis. Jam frue Vasilij interesiĝis pri muziko. Li iris al speciala lenejo por blinduloj kiam li estis naŭjara. Sed li ne estis tre feliĉa tie. „La lernejo estis fermita de la tuta mondo, la lernantoj estis permesitaj nek eliri ĝin por siaj aferoj nek iri eĉ la gepatran hejmon dum libertempo. Ni ĉiam estis sub la kontrolo de instruistoj“, li poste skribis (1). Neobemaj or scivolemaj infanoj estis severe punitaj. Tiaj fruaj spertoj estis la fekunda grundo sur kiun poste falis la semoj de anarkistaj ideoj de Peter Kropotkin aŭ Leo Tolstoj. Sed sekvis unue pli bona tempo por la juna knabo.

Ekde 1907 li laboris kiel violonisto en la blindulo-orkestro en Moskvo. Tiutempe li eklernis Esperanton kaj la anglan. En 1912 li povis vojaĝi al Britujo kaj studi du jarojn en lernejo por blinduloj. Reveninte al Rusujo li denove laboris en la orkestro. Nun li eklernis la japanan pro iuj esperanto-amikoj. En 1914 Eroŝhenko vojaĝis al Japanio. En Tokio li studis masaĝon. Krom instrui Esperanton, li verkis je literaturo, kaj liaj unuaj noveloj estis publikigitaj en la japana. Post du jaroj li vojaĝis al Tajlando, kie li volis fondi lernejon por blinduloj. Sed pro iuj burokratismaj aferoj li ne sukcesis. Li vizitis Birmo samcele.

Intertempe la revolucio en Rusujo finigis la zarisman reĝimon. Eroŝenko volis reveni hejmen, sed sur la vojo en Hindio, li estis kaptita de polico kiel rusa bolŝeviko. Sed unu jaro poste ni vidis lin denove in Birmo zorgante pri blinduloj. Poste plian fojon li provis reiri hejmen, estis denove kaptita, enprizonigita, sed kapablis fuĝi el la malliberejo. Tamen in Bombejo li denove estis kaptita, kaj ĉi-foje sendita per militboato al Japanio. Ĉe haltejo en Ŝanghajo li sukcese eskapis kaj vestita kiel ĉina laboristo li kapablis atingi Ĉinion. Li fine revenis hejmen, sed iom vojaĝema, antaŭ ne longe li estis denove in Japanio, verkante librojn por infanoj kaj aktiva en la socialista movado. Por sia politika agado li estis arestita kaj batita. Poste ni vidas lin in Vladisvastiko, nun Sovjetunio, kie li interesiĝas pri la vivo de blinduloj. Li vojaĝas al polara regiono, por viziti dum ses monatoj la popolon de Ĉukĉoj. Dum la venontaj jaroj Eroŝenko vivas en Ĉinio, kie li instruas Esperanton, kaj je la universitato en Bejingo rusan literaturon.

Eroŝenko ankaŭ partoprenis je diversaj eŭropaj Esperanto-kongresoj, kaj en la dudekaj jaroj li okupiĝis pri tradukado de komunisma literaturo de Marx, Lenin kaj Engels al la japana. Ekde tiam ni vidas lin labori kiel instruisto pri matematiko, brajlo kaj la rusa. En 1935 li fondas la una lernejo por blinduloj en Kushka, Turkmenio. Kaj ekde de 1946 li instruis la anglan por blindaj infanoj en Moskvo. En 1952 li reiris al sia naskiĝloko kaj laboris je siaj lastaj libroj ĝis lia morto je la 23a de decembro.

Jen vivo pakita kun aferoj kaj okazaĵoj sufiĉe por multaj vivoj. Ĉu li estis feliĉa homo, mi ne scias. Sed la energion, kiu li havis por plenumi sian malfacilan vivon kaj zorgi por aliajn homojn, estas tre fascina. Vasilij Eroŝenko certe fariĝis gravululo en la libro de historio.

Por reveni al la nuntempo, ekzistas ja aliaj rimarkindaj blinduloj, kiel ekz. Sabriye Tenberken el Geramio, kiu blindiĝis je sia dekdua jaro sed ne malesperis pri tio kaj anstataŭ, kiel Eroŝenko, zorgis pri aliaj blinduloj. Ŝi ne nur fondis lernejon por blinduloj en Lhasa, ŝi ankaŭ kreis brajlo-skribon por la tibeta alfabeto.


Dankon pro via vizito kaj agrablan tagon al vi!

Sort:  

Very interesting! Anarchist’s influence!!

Posted using Partiko iOS

Coin Marketplace

STEEM 0.30
TRX 0.12
JST 0.034
BTC 64058.80
ETH 3150.15
USDT 1.00
SBD 3.99