Kio esats TensorFlow?

in #esperanto6 years ago (edited)

Tensorflow_Hero.jpg

Kiam mi estis sufiĉe infanaĝa, mia fratino aĉetis grandegan libron kun blua kovrilo kiu havis interesan titolon "Artefarita inteligenteco". Tiam, ĉi tiu koncepto estis suifĉe nekomprenebla por mi (kaj honeste, por ĉiuj AI tiam ankoraŭ ne estis komprenebla tiom bone ĉirkaŭ mi. Tiam ankoraŭ ne ekzistis tiom da uzoj de AI). Sed mi ĉiam tre ŝatis iom pli kompreni pri ĉi tiu koncepto.

De tiuj tagoj ĝis nun longa tempo pasis kaj mi kresikis, maturiĝis kaj iĝis programisto. Mi ĉefe programis pri aspektoj kaj tre ŝatas uzi mojosajn aferojn en la aspekto de la retejoj ktp.

Mi iam eksciis ke uzi AI por vidaj artoj estas sufiĉe interesa kaj nova koncepto, ekde tiam mi ree interesiĝis pri mia infanaĝa mojosaĵo kaj eksciis ke ekzistas interesa framework por AI farite per Google. Ĝi nomiĝas TensorFlow kaj ĝi facile uzeblas por ĉiuj homoj. Jam AI ne estas freneza aparta neatingebla koncepto.

TensorFlow estas projekto, kiu estas farita per la teamo the Google Brain kaj povas elfari bone la aferojn pri lernado de maŝino kaj profunda lernado. Ĝi povas esti uzata en ĉiuj platformoj kaj havas facile uzeblan API en Python. Ĝis nun multaj grandaj firmaoj ekuzis ĝin, el kiuj mi povas rimarkigi Uber, AMD, Intel, MI, Snap, Twitter ktp.

Sed la plej interesa afero, kiu ege interesis min estas TensorFlow.js, kiu povas rekte esti uzebla kaj ĝuebla por mi. Mi estas JS-programisto, kiu ĉefe laboras pri aspekto kaj TensorFlow.js al mi permesas uzi ML algoritmojn por Nodejs kaj retumiloj. TensorFlow.js povas esti uzata por konverti jam-ekzistantajn modelojnde TensorFlow por esti uzebla en retumiloj kaj Nodejs.

Estas pluraj ekzemploj de la uzoj de ĉi tiu JS biblioteko, kiujn Google en la retejo de TensorFlow montras, eble la plej ĉarma estas tiu ilo por rekonei emoĝiojn en la vera mondo per la kamerao de la poŝtelefono per ML teĥnologio. Vi povas trovi ĝin ĉi tie Emoji Scavenger Hunt. Sed ankaŭ ekzistas multaj aliaj ĉarmaj projektoj kiel PoseNet, pri kiu vi povas legi ĉi tie. Ĉio ĉi nur estas etaj ekzemploj de kio eblas, AI por Front-end estas kiel ege granda mondo por eksperimenti kaj havas multajn aventurojn por ni artemuloj. Estas kiel salti al maro. AI liberigas nian kreemon por doni veran vivon al niaj kreaĵoj. Tio eltute ne estas eta afero kaj povas plene ŝanĝi nian komprenon de Front-End programado.

Emoĝio.jpg

Mi intencas baldaŭ eki lernadon kaj lerni kiel uzi ĝin kune kun aliaj iloj por Frontend-umi. Mi tre ŝatus eble iel kombini ĝin kun ĉarmaj bibliotekoj kiel Snapsvg por fari inteligentajn SVG.

Sort:  

Bona faka artikolo pri nova komputila ilo. Mi ne estas programisto, do mi nur malmulte komprenas, tamen tiu afero faras min scivolema pri tio.
Bonan tagon @salomono!

Dankon. :)
kaj dankon pro via kuraĝigo.

Congratulations @salomono! You have received a personal award!

2 Years on Steemit
Click on the badge to view your Board of Honor.

Do not miss the last post from @steemitboard:

SteemitBoard notifications improved

Support SteemitBoard's project! Vote for its witness and get one more award!

Congratulations @salomono! You received a personal award!

Happy Birthday! - You are on the Steem blockchain for 3 years!

You can view your badges on your Steem Board and compare to others on the Steem Ranking

Do not miss the last post from @steemitboard:

SteemFest⁴ commemorative badge refactored
Vote for @Steemitboard as a witness to get one more award and increased upvotes!

Coin Marketplace

STEEM 0.27
TRX 0.13
JST 0.032
BTC 65852.33
ETH 2958.72
USDT 1.00
SBD 3.73