Hajko

in #esperanto8 years ago (edited)

Dum SES 2014 ni en la literatura kurso lernis interalie iom pri hajkoj kaj verketis kelkajn.

Jen tiu, kiun mi plej ŝatas (mi eĉ dum maldormema nokto forlasis la liton por surpaperigi ĝin antaŭ ol mi forgesus):

arĝentaj faloj
de ĉerizflorpetaloj
la luno dronas

Übersetzungversuch des Haiku:

Silbernes Fallen
von Kirschbaumblütenblättern
es ertrinkt der Mond

Sort:  

La germana Kirschbaumblütenblätter estas peza konstruaĵo, kiu faras la silbernes Fallen ankoraŭ pli peza. Kaj, kiam ankoraŭ dronas la luno, la poemo estiĝas plumbe peza. Tamen instigas min via poemo memverki denove,

Vi povas tute ignori la germanan version. Se mi verkus gxin origine en la germana, mi ne verkus gxin same. "Kirschbaumblüttenblätter" mi bezonis por la silaboj. Cxu vi povas imagi la bildon? Laux mi gxi ne estas peza.

Mi ne spertas pri silabo- reguloj. Jes nun mi povas imagi la bildon. Tamen mi ne certas cxu la luno dronas pro la falintaj ĉerizflorpetaloj.
Eble, cxar mi neniam spertis tian noktan aferon, une venis en mian kapon la bildo de taga falado de florpetaloj malpezaj, sxvebantaj.

La luno ne dronas pro la falintaj cxerizflorpetaloj. Apartenas al la bildo: nokto, luno speguligxas en lago, pro tio la falantaj florpetaloj aspektas argxentaj.

Ho ve. Pardonu! Estas alia bildo- la lago. Mi ne faris tiun konekton.
Ne gravas, vi versu plu !

Coin Marketplace

STEEM 0.27
TRX 0.11
JST 0.030
BTC 68804.78
ETH 3766.46
USDT 1.00
SBD 3.49