Kial mi fidas homeopation (traduko)

in #esperanto5 years ago (edited)
  1. Mi ne komprenas statistikon.

  2. Mi scias nenion pri ĥemio kaj biologio kaj tial mi kredas, ke ju pli oni reduktas la efiksubstancojn des pli ili efikas.

  3. Mi ne komprenas la diferencon inter korelativeco kaj kaŭzeco.

  4. Mi ignoras la plej klarajn studrezultojn kaj preferas kredi pseŭdokuracistojn kun kuracmetodoj kiuj pruvite estas senefikaj aŭ eĉ malutilaj.

  5. Mi ne povas distingi seriozajn kaj sciencajn fontojn de mensogoj, anekdotoj kaj misprezentaĵoj.

  6. Mi kredas ke placebo kaj nocebo estas specoj de fruktoj.

  7. Mi scias ke la farmacia industrio estas kritikinda kaj pro tio mi tute superreagas kaj rifuzas ĉion kio rilatas al scienco kaj reala medicino.

  8. Mi ne kompenas la koncepton de „efiksubstanco“.

  9. Mi ne scias ke placeboj funkcias ankaŭ ĉe infanetoj kaj bestoj. (Placebo by Proxy)

  10. Mi ne povas distingi inter naturkuracado kaj homeopatio.

  11. Mi pli kredas iujn ulojn en la interreto (Youtube, ktp) ol fakulojn, kiuj studis sian fakon plurajn jarojn.

  12. Mi ne volas kredi ke la financa gajno de homeopatiaĵoj estas multe pli alta ol tiu de la sciencbazitaj farmaciaĵoj.

  13. Mi volas morti.

(aŭtoro nekonata)

Sort:  

Mi votis pro tio, ke vi skribis vian kontribuon en Esperanto. La tutaĵo iom konfuzas min. Eble ĝi bezonas kelkajn klarigojn. Ĉu vi mem havas personajn spertojn, spertaĉojn kun homeopatio?

Per anekdoto mi ne povas regali vin, bedauxrinde aux bonsxance. Kio konfuzas vin?

Coin Marketplace

STEEM 0.26
TRX 0.13
JST 0.031
BTC 61553.99
ETH 2881.27
USDT 1.00
SBD 3.54