Kio pri ovoj de propraj kokinoj?

in #esperanto5 years ago

Ostereier.jpg
La bildon mi elektis por kapti atenton - belan Paskon al ĉiuj
kun danko al "Der Artgenosse" (la samspeciano)

Kio pri ovoj de propraj kokinoj?

Tio estas ofta demando en veganaj grupoj kaj forumoj. Estas la demando, ĉu oni rajtas uzi bestojn, se oni pro propra prizorgado povas esti certa, ke ili havas bonan vivon.

Radikalvegana respondo: homoj ne rajtas uzi bestojn, se tio ne estas necesa por la propra pluvivado.

Malpli radikala, ne plu vegana respondo: estas almenaŭ pli bona ol la industria produktado de bestoproduktoj.

Kial tamen nur pli bona, sed ne vere bona?

  • genetike nuntempe ni havas ĉefe aŭ kokojn, kiuj rapide kreskas kaj dikiĝas por „produkti“ viandon aŭ kokinojn kiuj „produktas“ multajn ovojn. Temas pri genetikaj modifoj kiuj nature ne postvivus kaj reproduktiĝus. Aŭ ĉar rompiĝas la ostoj pro tro rapida kreskado kun tro da pezo, aŭ ĉar la amasproduktado de ovoj kostas tro da energio. Ambaŭ genetikaj modifoj kaŭzas malpli longan vivon por la bestoj kaj altan riskon pri malsanoj.
  • por „produkti“ ovojn, oni nur bezonas kokinojn, la virkokoj estas tro. El tio rezultas ke oni gasmortigas aŭ vivante dishakas virkokidojn. Pli malpli la duono de la kokidoj estas viraj. Kelkaj opinias, ke estus pli bone, se oni kreskigus la virkokojn por poste buĉi ilin, sed tiuj kokoj kiuj estas genetike „plibonigitaj“ por "produkti" laŭeble multajn ovojn, ne „produktas“ multe da viando – kreskigi ilin por poste tamen mortigi ilin estas malŝparo da spaco, furaĝo kaj tempo – sonas fia, sed ni loĝas en mondo kun limigitaj rimedoj, kaj se oni ne volas entute rezigni pri uzado de bestoj, oni almenaŭ uzu ilin efike kaj kun laŭeble malmulte da suferigado.

Aldone gravas la konscio, ke konsumado de ovoj ne nur signifas la rektan konsumon de ovoj (kuiritaj, frititaj, ktp), sed ke ovoj estas en multaj produktoj kiujn oni aĉetas jam pretaj en la vendejoj. Kaj pri tiuj ovoj oni kutime entute ne scias kiel ili estas „produktitaj“. Kaj se oni tion ne scias, oni bedaŭrinde preskaŭ certe subtenas industrian amasan suferigon de kokinoj. Do almenaŭ tiuokaze veganaj produktoj estas la plej bona elekto ankaŭ por neveganoj.

Savitaj kokinoj

Tamen okazas ke bestoprotektantoj savas kokinojn, kiujn oni mortigus ĉar ili ne plu „produktas“ sufiĉe da ovoj. Do kion oni faru pri la ovoj, kiujn la kokinoj tamen metas? Oni povus mem manĝi ilin (laŭ mia opinio la nura escepto kiam tio estas morale akceptebla, kvankam estas pli bonaj alternativoj). Oni ankaŭ povus manĝigi ilin al la kokinoj, por redoni bezonatajn nutraĵojn (ekzemple kalcion por la ovoŝeloj). Oni povus vendi ilin kaj uzi la gajnitan monon por la prizorgado de la savitaj kokinoj. Kaj oni povus fordonaci ilin kaj per tio kaŭzi, ke aliaj homoj aĉetus malpli da ovoj, kiuj kaŭzus ke oni finfine bredus malpli da kokoj.

  • Ĉu oni lasu la ovojn al la kokinoj por ke ili kovu la ovojn kaj ne daŭre produktu novajn? Genetike la kokinoj verŝajne ne estas kovemaj kaj ĉiuokaze daŭre „produktas“ ovojn. Sed eĉ se ne estas tiel, estas la demando kion oni faru pri eblaj kokidoj (oni ĉiuokaze ne bezonus la virkokojn). Kaj se oni donas falsajn ovojn al la kokinoj, tamen kovado estas energiraba afero (la kokinoj tro zorgas pri la ovoj kaj ne plu pri si mem, ili malpli manĝas, malpli trinkas kaj malpli purigas sin dum kovado).
  • Plia demando pri tenado de kokinoj estas, ĉu ili bezonas virkokon aŭ ne. Kelkaj diras, ke jes, virkoko havas gravan rolon en grupo de kokoj, li organizas, pacigas, gardas la grupon. Aliaj diras, ke ne, ĉar ankaŭ kokino povas transpreni tiun rolon, kiam virkoko mankas. Senduba avantaĝo de virkoko en la grupo estas, ke oni savas unu plian vivon. Bedaŭrinde virkokoj estas konkurantoj kaj pli ol unu en la grupo ne funkcius.
Sort:  

Congratulations @sunjo! You received a personal award!

Happy Birthday! - You are on the Steem blockchain for 3 years!

You can view your badges on your Steem Board and compare to others on the Steem Ranking

Vote for @Steemitboard as a witness to get one more award and increased upvotes!

Coin Marketplace

STEEM 0.28
TRX 0.13
JST 0.032
BTC 66256.11
ETH 3036.39
USDT 1.00
SBD 3.73