Unu semajno de volontula laboro en la nacia parko en Saksa Svisio (en Elba Grejsmontaro)

in #esperanto5 years ago

Sächsische Schweiz 074.JPG

Kiam mi estis infano mi iam dum promenado kun mia familio stumblis pro branĉo sur la vojo. Mi ĉagreniĝis pri la malordo kaj decidis ke post la lerneja tempo mi volas iĝi arbaristo kaj ordigi arbaron. Kiam vere venis la tempo por elekti profesion mi tion ne plu serioze konsideris ĉar unuflanke mi havis ne multajn spertojn pri laboro kun plantoj sed aliflanke montriĝis ke mi havas nek talenton nek emon pri laboro per iloj kaj des malpli per pezaj maŝinoj.

Tamen – en oktobro de 2016 mi uzis la eblon partopreni dum unu semajno en laborprojekto en Saksa Svisio en la kadro de „Bergwaldprojekt“ (montoarbaroprojekto) por iomete labori en arbaro, lerni iom pli kaj por sperti ion novan (forlasi la komfortan zonon).

„Bergwaldprojekt“ (montoarbaroprojekto) estas transnacia projekto kun asocioj en Svislando, Germanio kaj Hispanio. La celo estas la protektado de la naturo kaj riparo de homa misinfluo kaj krome ankaŭ edukado pri naturo por ke homoj kondutu pli konscie. La projektsemajnoj estas ĉefe en montaj arbaroj, sed oni ankaŭ okupiĝas pri aliaj aferoj ekzemple renaturigo (remalsekigo) de torfejoj.

Dum nia projektsemajno ni okupiĝis ĉefe pri helpi junajn abiojn (blankajn) kaj junajn kverkojn (ruĝajn) venki en la konkurado kun aliaj – ne aŭ malpli dezirataj – arboj, kiujn ni fortranĉis. Granda problemo estas ekzemple la invado de malfrua prunuso, kiu venas de Usono kaj kiu forpelas aliajn arbospeciojn en Eŭropo, kiuj estas pli utilaj por la ekologia sistemo de Eŭropo. Alia ĉefa tasko estis helpaj laboroj pri turismo en la regiono per flegado ĉirkaŭ la tranoktdometoj, preparado de migradovojo kaj flegado de herbejo kaj arbustoj ĉirkaux Kneipp-banejo (tio ne vere rilatas al la celoj de „Bergwaldprojekt“ kaj estis forte diskutita en nia grupo, sed finfine oni akceptis ke per turismo oni nerekte helpas al pli utilaj celoj). Alia utila tasko estis flegado de arbustoj, arbedoj kaj malaltaj arboj ĉe rando de arbaro, kiuj estis plantitaj por krei idealan arbarorandon, kiu protektas la pli altajn arbojn kontraŭ forta vento.

Ĝenerale la semajno tre plaĉis al mi, malgraŭ la tre primitivaj loĝkondiĉoj en kabano sen kurento kaj sen fluanta akvo (unu de la plej bonaj programeroj pro tio estis ke ni dum unu posttagmezo veturis al edukadcentro por arbaristoj kie ni rajtis duŝi nin). Ni estis 14 homoj (multaj el ili jam okupiĝis aŭ hobie aŭ profesie pri biologio aŭ geologio aŭ almenaŭ partoprenis jam kelkajn de tiuj projektsemajnoj) kaj unu hundo. Ni havis kuiriston, kiu estis vegano kaj pro tio ankaŭ por ni kuiris vegane (kutime dum tiuj projektsemajnoj oni kuiras vegetare kaj escepte ankaŭ kun viando se arbaristo sukcese ĉasis). Estis multe da laboro, sed ni ankaŭ amuziĝis, ludis, parolis (diskutis interalie pri ĉasado kaj ĉu ĝi estas necesa aŭ simpla plezuro por ĉasistoj). Dum unu posttagmezo ni ekskursis (ne tro longa promenado, bedaŭrinde pluvis) kaj mi iomete fotis: https://www.flickr.com/search/?sort=date-taken-desc&safe_search=1&tags=s%C3%A4chsischeschweiz&user_id=11397422%40N08&view_all=1

Sort:  

Bona ŝatokupo mi pensas. Ne ĉiuj povas estiĝi arbaristo:-) sed ĉiuj povas helpi prizorgi arbarojn kiel vi kaj via grupo. Mi ne sciis pri la problemo de malfrua prunuso. Ni ja ankaŭ havas sovaĝajn ĉerizo en la arbaro. Mi pensas, ke ili same havas ankaŭ bonajn trajtojn, kiel fruktado...
Plaĉis al mi vidi je viaj bildoj aparte la mandalaon. Estas arto, kiu ne bezonas galerion. Ĉu vi konas la kreaĵojn de la brita Andy Goldsworthy?

Mi jam vidis foton de artajxo de Andy Goldsworthy - tiu pri la folioj cxirkaux arbo kiuj kvazaux lumas kiel fajro.

Bone. Certe tre inspira afero!

Coin Marketplace

STEEM 0.28
TRX 0.13
JST 0.032
BTC 65935.31
ETH 3015.23
USDT 1.00
SBD 3.75