Scio kontraŭ kredo?

in #goethe5 years ago (edited)


En sia memoraĵo Poezio kaj vero *J.W. Goethe rakontas pri konversacio, kiun li havis kun filozofo kaj pastro J.C. Lavater. Ili traktis la temon pri tio, ĉu scio (scienco) aŭ kredo (religio) estas la plej grava afero. Ĉi tie je steemit ni jam havis pripensadon tiuteme https://steemit.com/philosophy/@spirajn/u-eviteblas-la-konflikto-inter-scienco-kaj-religio.

Goethe iom sentis, ke ambaŭ terminoj, scio kaj kredo estas gravaj. Laŭ li, la plej grava afero estas, ke oni kredas; kion oni kredas tute ne gravas. Kredo estas granda sento de sekureco por la nuno kaj futuro, kaj tiu sekureco fondiĝas en la fido je supergranda, superpova kaj senesplorebla estaĵo. Dependas ĉio je la neskuebleco de tiu fido; kielmaniere ni elpensas tiun estaĵon, tio dependas de niaj ceteraj kapabloj, ja de la cirkonstancoj kaj tio estas tute indiferenta. Kredo estas sankta ujo, en kiu ĉiu povas oferi sian senton, sian racion kaj sian imagokapablon.

Scio estas la kontraŭo al ĝi; ne gravas, ke oni scias, sed kion oni scias, kiel bone kaj kiom oni scias. Pro tio oni povas disputi pri scio, ĉar oni povas ĝustigi, pligrandigi kaj malpligrandigi ĝin. Scio komenciĝas je la individuo, ĝi estas senfina, senforma, kaj neniam povas estis resumita, kaj ĝi restas kontraŭe al la kredo.

Poste Goethe skribas, ke tiuj konkludoj nur estas duonaj veroj, kiuj eble taŭgas por literatura verkado, sed en la efektiva vivo nur konfuzas. Ŝajne, li mem saĝe evitis ĝustan respondon al tiu afero.

Eble ni ne bezonas tian disputon pri la plej grava afero, ĉu scio, ĉu kredo, kiam ni akceptas ambaŭ kiel du flankojn de la sama afero.

(* Dichtung und Wahrheit, 3.Teil, 14. Buch)

Picture: Pencil portrait of Johann Wolfgang Goethe (1749-1832) by Johann Heinrich Ramberg,1791-92. http://kingscollections.org/exhibitions/archives/drawing/skill/goethe

Dankon pro via vizito kaj voto. Bonan kaj penseman tagon al vi!

Sort:  

Korajn dankojn pro via referenco al mia artikolo, kara amiko.

Tre riĉajn kaj signifplenajn pripensojn vi kunhavigis ĉi tie. Mi opinias ke vi pravas pri tio ke ili estas du flankoj de sama afero.

Eble ni, homoj, nur bezonas kompreni kiel mastrumi plejbone niajn proprajn cerbajn kapablojn, por lerni kiel atenti adekvate niajn konojn kaj imagojn.

Dankon @spirajn. Ĉiutage ni klopodu, lernu! Legi denove en la germanaj klasikaĵoj havas tre trankviligan efikon je mia animo.
Parenteze, nun mi eltrovis la fonton de la bildo. Ho, kiel mi ŝatas tiun artan desegnaĵon.

Take it easy! Have a nice day!

Posted using Partiko iOS

Coin Marketplace

STEEM 0.29
TRX 0.12
JST 0.033
BTC 62559.43
ETH 3092.10
USDT 1.00
SBD 3.86